Petro sidiĝis inter la salikoj, ĵetante sian tornistron flanken. Li ankoraŭ ne sentis sin preta ekmarŝi al la supro de la monteto. Profunda spiro eskapis lian buŝon kiam liaj pensoj ekvagis inter la memoroj de Alico. La koro pezis al li.
Alico neniam spertis la saman intereson pri la sovaĝejo, kvankam ŝi sentis pli da magio kaj mistero pri tiaj lokoj. Ŝi iom nevolonte akompanis lin dum liaj ekskursoj, eĉ se ŝi amis la arbojn, la leporojn, la cervojn, la riveretojn, malamis la lacertojn, timegis la serpentojn, kaj timamis la pumojn. Ŝi preskaŭ aŭdis la voĉon de la spiritoj per la vento, vidis viziojn de la estonteco ekde sur la montetoj.
La pli scienceca sinteno de Petro apenaŭ lasis lin kredi pri tiaj aferoj, kiel spiritoj kaj vizioj. Do li reiris hejmen kun ripozita animo, kaj ŝi kun plenigita animo.
Sed tio estis afero de pasintaj tagoj. Petro sentis la mankon de sia plej kara amikino. Eĉ la sovaĝejo ne povis forpreni de li tiun doloron. Viziti ĝin tamen estis la nura rimedo por alfronti la solecon tiel, ke ĝi estas eltenebla dum aliaj tagoj.
Petro stariĝis, sed atendis momenton por streĉi sin antaŭ ol li prenis la tornistron. La tago estis varma, kaj la folioj de la ĉirkaŭaj salikoj movetiĝis en la malforta venteto. La tornistro sentiĝis sufiĉe malpeza en la manoj de Petro, havante nur botelon da akvo, du sandviĉojn, kaj kelkajn biskvitojn. Li fiksis ĝin sur la dorso kaj ekmarŝis.
La subita ŝanĝo de arbaro al dezerto en la kelkcentmetra distanco inter lia ripozejo kaj la komenco de la deklivo surprizis Petron la unuan fojon, ke li venis. Post la jaroj ĝi ekŝajnis tute normala, kvankam li ankoraŭ miris pri ĝi de tempo al tempo. “La naturo estas ja mirinda,” li komentis al si mem. Li spiris la freŝan aeron kaj provis momente forgesi pri Alico.
Sen arboj, la suno frapis pli forte ĉe la padoj sur la deklivo. Ŝtonoj kaj duonsekaj arbustoj donis pli sovaĝan aspekton al la loko, sed pepantaj birdoj kaj eĉ iom da verdeco apud rivereto rompetis la dezertan etoson. Post duonhora marŝado, Petro ne plu aŭdis la aŭtojn sur la ŝoseo. Fekaĵo de kojoto sur la pado estis alia indiko de kaŝita vivo en regiono kiu jen tie jen ĉi tie povis aspekti malvive.
La vento flustris, kvazaŭ voĉo de Alico. Petro memoris ŝiajn rakontojn pri la spiritoj. “Nur stultaĵo,” li pensis, sed imagis ke ŝi iris kun li kiel en la antaŭaj tagoj, plendante ke eĉ en la morto li daŭre kondukas ŝin al la sovaĝejo kiam ili havas multe pli komfortan domon en la urbo. Petro ridis pri la penso.
Li rigardis supren. Neniu nubo makulis la malpenan bluan ĉielon. Alico ŝatis la nubojn, li memoris; ŝi ŝatis mencii iun figuron en jena nubo, jen alia nubo aspektas kiel drako aŭ kato aŭ alia besto. Eble ŝi ne ŝatus la ĉielon hodiaŭ pro la manko de nuboj.
La pado estis facile sekvebla, sed kiam Petro kaj Alico la unuan fojon supreniris la monteton, ili preskaŭ ne atingis la supron pro lacego, kaj atinginte ĝin Petro vomis. Per ofta marŝado ili rapide akiris pli da forto kaj bonegan sanstaton, kaj ne plu suferis kiel la unuan fojon. En postaj ekskursoj Alico ŝatis moke memorigi Petron pri la vomado.
Petro subite haltis. Li sentis, ke lia koro momente ĉesis bati. Du timemaj, danĝerplenaj okuloj proksimume tri metrojn antaŭe rigardis lin ekde sur la pado. La bruna hundeca besto estis iomete malpli granda ol lupo. Petro sciis, ke li devus moviĝi kaj krii laŭte por timigi ĝis fuĝado la beston, sed li ne povis pensi klare. La du rigardis sin reciproke en silento dum almenaŭ duonminuto, kaj poste la kojoto forkuris.
Post la fino de la neatendita renkontiĝo, la resto de la suprenirado okazis trankvile. Post horo kaj duono da promenado, Petro atingis la pinton de la monteto, kie li sidiĝis sur plata ŝtono kaj spektis la ĉirkaŭaĵon. Li malfermis la tornistron, prenis la botelon, kaj trinkis iom da akvo. Ĉar li ankoraŭ ne tre malsatis, li manĝis nur biskviton.
La pejzaĝo estis bela. Je unu flanko estis dezerto, vasta sed ne tute malplena. La ŝtonoj kaj arbustoj malenuigis la scenon, kaj kvankam ili ne alportis multe da koloro, la flavoranĝo plaĉe kontrastis kun la bluo de la ĉielo. Preskaŭ tute mankis kaktoj, krom kelkaj opuntioj apud partoj de la pado per kiu Petro alvenis tien. “Homoj plantis ilin,” oni iam diris al li, “Ili ne nature kreskas ĉi tie.”
Je la alia flanko Petro povis vidi la arbarecan regionon el kiu li venis. La ŝoseo estis nur rekta, maldika, nigra linio, kiu trapasis la verdon. Ĉi-flanke estis salikoj, sed pli norde troviĝis pinoj, kaj grizblankaj montoj etendis supren el la horizonto, kvazaŭ segilo tranĉanta la ĉielon.
Petro suspiris. La streĉa momento kun la kojoto forgesigis lin pri Alico dum kelkaj momentoj, sed nun li ekpensis, ke li vere sentas ŝian ĉeeston malgraŭ lia malemo kredi pri fantomoj kaj aliaj superstiĉoj. “Eble vi pravis,” li pensis, kvazaŭ li babilis kun ŝi. “Aŭ almenaŭ mi ekkomprenas vin.”
“Vi mankas al mi.” Larmoj ekaperis sur la okuloj, malgraŭ lia volo regi sin.
Li sentis ian respondon, kvankam li ne povis vortigi ĝin. Kontraŭ sia naturo li babilis dum preskaŭ duonhoro kun la nevidebla ombro de sia amikino. Tiam li ekstaris por reiri al sia aŭto antaŭ la mallumiĝo de la vespero.
Dum la irado malsupren, li imagis voĉojn en la vento. “Mi ekfreneziĝas,” li diris al si mem, sed akceptis tion. Tiu stranga eco de lia iama amikino nun estis parto de li.
La malsuprenirado estis trankvila, sen kojotoj, sen pumoj aŭ aliaj timigaj bestoj. Nur cervo videblis en la distanco dum parto de la promeno, kaj kuniklo troviĝis pli proksime, sed tuj forkuris, kiam li eniris la arbaron. Ankoraŭ ne noktiĝis, do li malrapidigis la paŝojn por ĝui la lokon iomete pli longe. Tamen, la sonoj de iu kaj alia aŭto sur la ŝoseo interrompantaj la mallaŭtajn sonojn de la naturo de tempo al tempo ne lasis lin tute perdiĝi en la trankvila etoso.
La doloro ne malaperis, sed nun ĝi estis eltenebla.