Mormona rakonto de la kreo

Ĉi tiu rakonto de la kreo estas laŭ mia kompreno de la mormonaj sanktaj skriboj, inkluzive la libro de Mormon, la traduko de Joseph Smith de la Biblio, la traduko de Joseph Smith de la libro de Abraham, la Prelegoj pri la Fido, aliaj diroj de Joseph Smith, kaj kelkaj vortoj de Denver Snuffer. Ne ĉiuj mormonoj havos la samajn kredojn pri la afero.

Je la komenco la ĉefdioj kunvenigis la diojn por plani la kreon de la ĉieloj kaj la tero. La ĉefdio nomiĝis la Patro aŭ la Kreanto. Lia edzino, la ĉefdiino, nomiĝis la Patrino aŭ la Saĝa. La dioj, kiujn ili alvokis, estas tiuj, kiuj jam antaŭlonge vivis kaj loĝis en aliaj mondoj. Ili dum mortemaj vivoj atingis honoron kaj tronojn, kiujn ili ricevis post sia reviviĝo, kiam ili havis nemortemajn korpojn. En la granda kunveno de la dioj, ili konsentis forlasi siajn gloron kaj tronojn kaj nemortemajn korpojn, kaj malsupreniri al la tero por helpi la spiritojn, kiuj naskiĝos kiel homoj en la tero, por ke ili ankaŭ atingu la saman honoron, gloron, tronojn, aŭ por ke ili almenaŭ havu iom da sperto por ke ili diiĝu kaj atingu tian honoron post kelkaj mortemaj vivoj en kelkaj mondoj. Tial, kaj la dioj kaj la spiritoj naskiĝis en la tero kiel homoj, kaj ni ne scias kiu estis dio kaj kiu estis nur spirito. Ankaŭ la dioj, dum ili estas mortemuloj, ne scias, ke ili estis dioj antaŭe. Sed tio ne gravas, ĉar ili riskis ĉion kiam ili venis al la tero, kaj se ili ne sekvas la saman vojon ke nepras ke eĉ la spiritoj sekvu por diiĝi, ili perdos sian diecon kaj gloron kaj tronojn.

Nepris elekti Mesion, kiu respondecos pri la kreaĵon, montros la vojon al la homoj por ke ili povu atingi honoron, gloron, kaj tronojn – tio estas, la eternan vivon – kaj savus ilin per sinofero se ili falus for de la graco de Dio sed poste pentus. Unu, kiu estis kiel la ĉefdioj, proponis sin esti la Mesio. Aliulo, kiu nomiĝis Lucifero ĉar li akiris multe da lumo kaj honoro dum siaj antaŭaj vivoj, ankaŭ volis esti la Mesio. Nu, tiu Lucifero volis esti la Mesio ĉar li volis preni potencon super la kreaĵo kaj forpreni la liberecon de la homa raso. La Patrino, kiu rajtas elekti la rolon de siaj idoj, elektis tiun, kiu estis kiel la ĉefdio, ke li estu la Mesio. Tiel fariĝis trihoma Dio: La Patro, la Patrino, kaj la Filo, kiu estas la Mesio.

Ankaŭ nepris elekti la unuan homon, kiu havos regrajto super la tero. Ĉar necesos, ke li liveros la regrajton al la Mesio je la fino de la mondo, Lucifero ankaŭ celis tiun postenon. Tiel li povus meti la samajn kondiĉojn antaŭ liveri la regrajton kaj preni la potencon, kiun li celis. Sed la Patrino elektis la ĉefanĝelon Miĥaelon kiel Adamon, la unuan homon. Tial Lucifero kaj liaj sekvantoj militis kontraŭ Dio, kaj ili estis forĵetitaj al la nova tero, kaj Lucifero iĝis Satano. Li ankoraŭ veturadas sur la tero celante forpreni la rajton kiu devenas de Adam por ke li povu detrui la homan rason.

La regrajton nur geedzoj povas havi, ĉar necesas kaj viro kaj virino. La dioj do faris du homojn sur la tero. Miĥael naskiĝis kiel Adam, filo de la Filo. Tiel li heredis la respondecon por la kreaĵo. Kaj la virino naskiĝis kiel filino de la Patrino; tiel ŝi heredis la potencon transpasi spiritojn trans la vualo de la karno, kaj venigi ilin el la spirita mondo al la mortema mondo eĉ post la falo de Adam. Tio estas la kialo de antikva moro laŭ kiu la virino estas vualita dum preĝoj: la vualo estas simbolo de la potenco donita al la virino per kiu la homa raso daŭras malgraŭ la falo de Adam el la graco de Dio. Adam nomis ŝin Eva, laŭ la nomo de sia patrino, ĉar ŝi estas la patrino de ĉiu vivanto.

La voĉo de Dio geedzigis Adamon kaj Evan. Ankoraŭ ne ekzistis la morto en la mondo, do la geedzeco de Adam kaj Eva devis daŭri eĉ post la morto. Dio volus ke ĉiu geedziĝo estu same, sed tia rito postulas la voĉon de Dio, kaj ekde la falo tiun voĉon la homoj malofte aŭskultas. Tamen, nepras ricevi tiun riton se oni volas diiĝi kaj atingi tronon, ĉar nur geedzoj povas havi regrajton kaj heredi tronojn. Tia honoro postulas kaj viron kaj virinon, ĉar sola homo ne povas esti eterna.

Leave a comment