Mi legis verkon de Seneko kun latinistoj

Hieraŭ mi ĉeestis la kunvenon de GLADIVS, la klubo de latinistoj ĉe San Diego. Ni legis kune parton de la tragedio “Medea” de Seneko. Mi devas konfesi, ke mi trovis ĝin tre malfacila, kaj la aliaj latinistoj klarigis al mi multajn aferojn, kiujn mi ne komprenis. Mi ne estas komencanta latinisto, do mi estis surprizita, ke la verko estis tiel malfacila!

Laŭ la tragedio, Medea estis la edzino de Jazono, la heroo de la helena mitologio, sed Jazono forlasis ŝin por edzinigi al si Kreusan, la filino de la reĝo Kreono. Medea kompreneble koleregis pri tio, kaj (eble ne tiel kompreneble) mortigis kaj Kreonon kaj lian filinon. Poste, Medea serĉas pli da venĝado kontraŭ Jazono. Mi pensas, ke ŝi mortigis ankaŭ ilian filon—t.e. la filo de Medea mem kaj Jazono—sed mi bezonas legi la tutan verkon.

Mi ŝategis legi malgrandan parton de la verko kun la latinistoj, kaj nun mi volas skribi iomete en Esperanto pri la klasika literaturo, kaj eble fari (sendube malbonajn) tradukojn de iuj verkoj. Mi esperas, ke tio plibonigos mian fluecon kaj en latino kaj en Esperanto.