Jen rektaj elsendoj en Esperanto

Twitch-Con okazis en San Diego ĉi-jare; estus neeble, ke mi ne konus tion, ĉar ĝi kaŭzis multe da trafiko, kaj sekve mi alvenis hejmen pli malfrue je la unua tago (vendredo) de la kongreso de ludantoj. Sed tio memorigis min, ke mi havas konton ĉe Twitch, kaj mi decidis komenci elsendadon en Esperanto. Jen mia kanalo: https://twitch.tv/jstoddard.

Mi ankaŭ serĉis aliajn sekvindajn kanalojn, sed ŝajnas, ke estas malmultaj esperantistoj ĉe la retejo, kiuj aktive elsendas en Esperanto. Se vi nuntempe kaj nemalmulte elsendas Esperante ĉe Twitch, bonvolu sciigu min pri via kanalo. Mi povas promesi al vi almenaŭ unu sekvanton: mi mem. Mi volas apogi la konstruadon de Esperantaj komunumoj ĉie, kie io interesas min.