Objective reality

According to quantum mechanics, a particle is in multiple states, called a “superposition,” until an observation (e.g., a measurement of its position or momentum) is made, at which point its wave function “collapses,” reducing the particle to a single state. A couple of years ago, physicists performed an experiment that showed that an observer could collapse the wave function of a photon, yet a subsequent experimenter could find the photon in a state of superposition. A writer for MIT Technology Review reported on this experiment and concluded that it means “there’s no such thing as objective reality.”

One could instead interpret the results as meaning that science is inherently unreliable, something we have known for some time already.

La urbo kaj la montoj

Hodiaŭ estas bela, klara tago en San Diego. Tra la fenestro de mia oficejo mi vidas, unue, la urbon, kaj je longa distanco malantaŭ la urbo montojn. Ho, la montoj! Kvankam ili aspektas kiel ombroj en la distanco, ili ŝajnas pli realaj ol la urbo. Ekde ĉi tie ili ĉiuj aspektas preskaŭ same, sed mi konas ilin. Kelkaj staras nudaj, kiel grandaj teramasoj. Aliaj estas vestitaj per de ĉi tie nevideblaj pinoj. Tiuj lastaj baldaŭ kovros siajn kapojn per neĝĉapo. Jes, ili ĉiuj apektas same en la distanco, sed ĉiu el ili estas unika, samkiel ĉiu homo estas malsama ol ĉiu alia.

Male, ĉiu konstruaĵego de la urbo aspektas malsame, sed ili ĉiuj estas same artefaritaj, makuloj sur la tero. En ili ŝrumpas la homaj animoj pro la nerealeco de la hodiaŭa vivo. Tia estas la urbo, la natura hejmo de kleruloj kaj profesiuloj, kiuj jam delonge perdis la saĝon. Ili arogas al si la rajton regi kaj gvidi la vivon de la kamparanoj kaj laboristoj, kvankam tiuj pli bone konas kaj pli akre perceptas la realon.

Ho mi estu fore de ĉi tie, mi estu en la montoj, kie la steloj vere brilas dum la nokto! En la urbo, la steloj mankas, dronite en la artefarita stratlumo. Tio estas ĝusta, taŭga bildo de la blindeco de la urbanoj, blindaj gvidantoj de la homaro! Ne, ne en la urbo kuŝas vera saĝo, sed en la freneza senhejmulo, la ermito kiu loĝas en la montoj. Sed la montoj ne estas mia hejmo, kaj mi ne taŭgas por la vera vivo tie. Post momenta revo la nuboj forigas la klarecon de la tago; mi memoras mian miopecon, kaj revenas al la nerealeco, al kiu mi apartenas.