Mondmilito estas evitinda

La plejparte de la generacio kiu spertis la dua mondmilito kaj tre suferis dum ĝi nun estas mortinta, kaj do la nuntempa homoj de Usono, Eŭropo, kaj eĉ Azio ne komprenas la graveco de tia milito kaj la teruran suferon kion ĝi okazigas. Mi scias, ke miaj pensoj pri ĉi tio ne estas tre originalaj, sed ili nepre estas tre bezonataj nuntempe, kaj devas esti laŭte proklamataj per ĉiuj, kiuj amas la pacon. Ni memoru la antaŭajn mondmilitojn kaj neniam ripetu ilin!

Ĉiu, kiun interesas internaciaj rilatoj, bone scias la danĝeron, kion ni nuntempe alfrontas. Ekzemple, Rusio lastatempe aneksis parton de Ukrainio kaj la usona prezidanto retiriĝis el la akordo kun Irano kontraŭ ĝia akiro de nukleaj armiloj dum la Unuiĝinta Reĝlando pretiĝas – aŭ nepretiĝante disputas – eliri el la Eŭropa Unio. Eĉ en multaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio, kaj ankaŭ Usono kaj aliaj landoj, naskiĝas naciismo batalante kontraŭ la institucioj kiujn oni fondis pro evito de militoj post la dua mondmilito. Dume, Ĉinio minacadas Tajvanon, kaj Ĉinio kaj Rusio ambaŭ fabrikas pli malgrandajn nukleajn armilojn, farante ke estus pli facile decidi uzi ilin dum milito.

Verŝajne ni ne bone komprenas la riskon de alia mondmilito, nek kiom ni suferus dum tia milito. Se ni pli bone scius la historian de la unua kaj dua mondmilitoj, kaj la motivoj pro kiuj ni faris instituciojn kiel la Unuiĝintaj Nacioj, ni nepre skuiĝus kaj timus la estontecon! Mi kredas, ke paco en la mondo estas neevitebla, sed mi ne scias, kiom da fojoj ni devos denove lerni la teruran lecionon pri la milito. Se ni rifuzas lerni ĝin de la historio, ni devos lerni ĝin per la sperto. Laŭ mi, estus pli saĝe lerni de la historio.

Kie estas la pacifistoj en nia tempo? Ili bezonas pli fortan voĉon. Ni bezonas, ke ili havu pli fortan voĉon! Mi ŝatus vidi pli grandan kaj laŭtan pacmovadon en Esperantujo, kaj ne nur en Esperantujo, sed inter ĉiuj popoloj. Mi estus tre feliĉa se Esperantistoj estus grava parto de nova aŭ pli granda tutmonda pacmovado. Paco ja estas en la DNA de Esperanto.

Saĝa homo – eĉ profeto, laŭ mi – iam diris: “Kiel ĉarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon….” Proklamu ni pacon, kaj estu ĉarmaj kaj belaj niaj piedoj sur la montoj. Tiu Dio, kiu kreis la homaron, benu nin per ĉarmaj piedoj; mi ne kredas, ke li kreis la homaron, por ke ili estu eterne batalantaj.

Mi timas, ke ni ne estas konscia de kiel proksime ni estas de tria mondmilito. Ŝajnas, ke tio ne gravas al ni, ĉar ni nur konas la militon pere de la televidilo. Ni tuj devas vekiĝi; alimaniere ni lernos ami la pacon per la teruraj konsekvencoj de la malamo, kaj nur restaĵo de ni aŭ nia ido restos post la dolora leciono por vidi la neeviteblan pacon. Ne devas esti tiel. Ni povas ŝanĝi. Ni povas elekti la pacon. Ni povas trovi, ke fremlandanoj estas niaj fratoj, kaj ne devas esti malamikoj.

Sed mi supozas, ke la esperantistoj jam scias tion.