Posts tagged ‘ŝatokupo’

October 17, 2020

Ŝpinado

Lastatempe mi eklernis—aŭ, pli bone, provis eklerni—ŝpinadon kaj trikadon. Mi sukcesis triki malgrandan trikoton, eĉ se ne tre bone, sed mi estas terure nekompetenta pri ŝpinado. Verdire, mi neniam estis tre kompetenta pri laboro per la manoj; tial mi laboras en oficejo. Tamen mi ne estas tiel facile venkita, do mi daŭre laboros kaj ekzercos min, ne nepre ĝis perfekteco, sed ĝis mi povos fari ion pri kio mi ne hontos!

Mia celo estas lerni teksi per teksilo. Malgraŭ tio, mi volis komenci per ŝpinado, ĉar mi scivolis pri kiel oni faris fadenon. Hodiaŭ oni faras ĝin per maŝinoj laŭ la plej nova teknologio, sed mi eĉ ne uzas radŝpinilo (eble tio estas mia problemo!); mi uzas—aŭ provas uzi—simpla spindelo en la manoj, samkiel oni faris dum miloj aŭ dekmiloj (aŭ eble pli) da jaroj. Kiam mi fariĝos almenaŭ iomete kompetenta pri ŝpinado, mi aĉetos teksilon kaj komencos lerni teksadon. Fakte, estas “gildo” de teksistoj ĉi tie en San Diego, al kiu mi aliĝos por pli bone lerni la arton.

Kion vi, karaj esperantistoj, faras kiel ŝatokupon?