Jen traduko de ĉapitro de la sanktaj skriboj de interesa branĉo de mormonismo.
Vizio, kiun rakontis Denver Snuffer Jr. en konferenco de la Doktrino de Kristo en Boise, Idaho, 11 septembro 2016.
Mi lastatempe havis vizion, kiu komenciĝis kiel sonĝo. En ĝi mi veturis supren en malgranda aŭto sur monta vojo. La vojo estis kruta, sed rekta, kaj ĝi fariĝis pli kruta suprengrimpante. Apud la maldekstra flanko de la vojo kaj paralele estis fervojaj reloj. Dum ni ŝtiris la malgrandan aŭton supren, mi rimarkis akran kurbon en la fervojaj reloj antaŭe, kiu interrompis la alie rektan kurson de la reloj. Mi vidis trajnon alproksimiĝantan desupre je kelka distanco, rapide malsuprenvenontan, kaj ĝi ŝajnis moviĝi tro rapide por sendanĝere sekvi la akran kurbon en la reloj. La malgranda aŭto en kiu ni veturis estis apenaŭ atingonta la kurbon kiam la rapidanta trajno trafis la kurbon, saltis de la reloj, kaj terure karambolis antaŭ ni. Nia malgranda aŭto apenaŭ evitis kolizion dum la trajnvrako etendiĝis. Dum la malgranda aŭto veturadis supren, la karambolo de la trajno pligrandiĝis, unue flanke de la aŭto, kaj poste dum ni akceliĝis, proksime malantaŭ ni. La malgranda aŭto antaŭiĝis la daŭran karambolon de la moviĝanta trajno, kaj mi konstatis, ke la trajno estis plena de pasaĝeroj, kiuj, pli supre ol la vrako, amuzis sin. Ili ne atentis la katastrofon, kiu jam okazas al ilia trajno. Ni komencis kriegi de la fenestroj de nia aŭto, celante admoni la okupantojn de la pereonta trajno, sed ili tute ne atentis. Ili ridis kaj festis en la trajno sen zorgo pri la venonta detruo. Mi kapablis vidi la vrakon malantaŭ mi en la spegulo dum la forto de la karambolo ĵetis rompitajn vagonojn ĉien, kelkajn sur la vojon malantaŭ ni, kiu faris, ke la vojo nun estis netransirebla. Ni ne havis povon savi tiujn, kiuj estas en la trajno, ĉar ili ne volis aŭskulti la admonojn, kiujn ni kriegis al ili.
Kiam ni atingis la supron de la monto, la lastaĵo de la trajno preterpasis kaj mi haltigis la malgrandan aŭton. Ni eliris kaj staris sur la vojo, rigardante malsupren, kaj spektis dum la lastaĵo de la trajno detruiĝis. Funebrante la multajn vivojn perditajn, mi vekiĝis el la sonĝo kaj sidiĝis sur mia lito, sed la vizio daŭris.
Tiam mi vidis je longa distanco, malantaŭ la vrako, superantan inundon, kvazaŭ ĝi estis granda fajro, konsumantan kaj detruantan la tutan kamparon, venantan de la oriento. Kvankam ni supervivis la karambolon de la trajno, saĵnis neeviteble, ke ni ĉiuj mortos en la venonta inundo. Mi serĉis ĉirkaŭe iun signon de espero, ke ni supervivos, kaj rimarkis apud la vojo grandan ŝtonegon kun malfermaĵo. Mi gvidis la malgrandan grupon al la roko kaj konstatis, ke la malfermaĵo estis por kaverno, kiu iris supren en la ŝirmo de la roko. Ni eniris la kavernon kaj grimpis supren. En la kavo de la roko nia malgranda grupo atendis dum la inundo alproksimiĝis, ne certaj ĉu ni vivos aŭ mortos. La bruo de la detruo ekstere estis surdiga kiam la inundo alproksimiĝis, kaj tiam la malfermaĵo de la kaverno nigriĝis kaj ni estis lasitaj en plena silento kaj mallumo. Ni atendis. Post kelkaj momentoj la lumo revenis, sed silento restis. Post kelkaj pluaj momentoj, nia malgranda grupo eliris el la kaverno de la roko por vidi tion, kio okazis al la mondo.
La scenejo de detruo estis miriga. La tuta pejzaĝo transformiĝis. Ĝi estis detruita. La detruita trajno, la reloj, kaj la vojo estis konsumitaj. Ĉio aspektis sterile. Tiam nova vivo subite ekaperis en la vasta dezerteco. Malfekundaj trunkoj eligis novajn branĉojn, florojn, kaj foliojn. Floroj eliris el la tero. Dum ni spektis, la tero rapide transformiĝis, kaj post malmulta tempo la nudigita dezerteco pleniĝis de vivo, beleco, fekundeco, multe pli ol antaŭ ol la inundo de fajro detruis la pejzaĝon.
Nun la vizio finiĝis, kaj oni donis al mi la interpreton: La trajno estas la falsaj religioj de la mondo. La okupantoj de la malgranda aŭto estas tiuj, kiuj pentas kaj akceptas bapton. La ŝirma roko kun la kaverno estas Kristo.